ISO 3166-2:GR

Grekio ISO 3166-2:GR

Grekio

Grekio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo GR
Trilitera kodo GRC
Cifera kodo 300
vdr

ISO 3166-2:GR estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Grekion. La kodojn havas 13 administraj regionoj kaj la sendependa monaĥa respubliko Athos. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas GR, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Grekio. La dua parto estas unu litero por administra regiono kaj du ciferoj por Athos. Antaŭ la 3-a de februaro 2010 la duaj partoj de la regionoj estis skribitaj per romaj ciferoj, ekde I ĝis XIII. Antaŭ la 15-a de oktobro 2016 la kodojn ankaŭ havis 51 provincoj (aŭ "prefektujoj"), kiuj ekde administra reformo efektivita komence de 2011 jam ne plu havis praktikan signifon. La dua parto de la kodo de provinco estis du ciferoj aŭ la litero "A" kaj cifero.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy